Esperanto Koresponda Servo
http://www.esperantofre.com/eks

Koresponda Servo de Edukado.net
http://edukado.net/komunumo/korespondaservo

Koresponda Servo Universala
http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo

Koresponda Servo Mondskala
(KoSoMo) estas perpoŝta servo por trovi korespondamikon en Esperanto. Ĝi estas la plej malnova el nun pluraj similcelaj servoj (la aliaj funkciantaj precipe interrete), kaj fondiĝis jam en 1955 kun centra adreso en Francio, pro iniciato de la esperantisto Daniel Luez, kiu prizorgis ĝin dum la unuaj dek jaroj. Dum sekvaj dek sep jaroj, de 1965 ghis 1982, la servon kunordigis Carlita Hueter. Post tio, ĝis 1990 pri ĝi zorgis Robert Llorens, kaj ekde tiam François Xavier Gilbert. La “Koresponda Servo Mondskala” estas oficiala servo de Universala Esperanto-Asocio.